potencialo
potencial/o
- [MATEMATIKO] (pp vektora kampo) Skalara kampo, kies gradiento egalas al donita vektora kampo.
- [FIZIKO] (potenciala energio) Tiu parto de la energio de fizika sistemo, kiu dependas de ĝia strukturo kaj aranĝo, sed ne de ĝia dinamika stato.
- [FIZIKO] (elektra potencialo) Skalara kampo, kies gradiento estas elektra kampo.
- [FIZIKO] Specifa valoro de elektra potencialo en difinita loko.
tensio.
termodinamika potencialo
[FIZIKO] Funkcio de termodinamikaj variabloj, el kiu ĉiuj termodinamikaj grandoj estas troveblaj
entalpio, libera energio. transmembrana potencialo
[BIOLOGIO] Potencialdiferenco (de ĉ. - 40 ĝis - 80 mV) inter la ekstero kaj la interno de ĉelo. vektora potencialo - [MATEMATIKO] (pp vektora kampo) Alia vektora kampo, kies kirlo egalas al la donita vektora kampo.
- [FIZIKO] Vektora kampo, kies kirlo egalas al la magneta kampo.
norma potencialo elektrokemia
La potencialdiferenco, kiu estiĝas inter metalo kaj solvaĵo de norma jonkoncentreco. potenciala - [FIZIKO] Rilata al potencialo.
- [FILOZOFIO] Entenata en la koncerna afero, sed ne evidentigata en la priparolata momento: potenciala signifo de vorto, aktualigita de la kunteksto.
eventuala.
- [KOMUNUZO] Virtuala 1.
agpotencialo
[BIOLOGIO] Variado de transmembrana potencialo (de inter - 40 kaj - 80 mV ĝis
+ 40 mV) de ekscitebla ĉelo, precipe nervo- aŭ muskol-ĉelo. ripozpotencialo
[BIOLOGIO] Transmembrana potencialo de neaktiva ĉelo.
potencialx
Iel rilatitaj:
elektrx