Plutono

Pluton/o (Z)

  1. [MITOLOGIO] Helena dio de la subtera mondo.
  1. [ASTRONOMIO] Planedo, la naŭa ekde Suno, trans Neptuno.
  • plutono
    [GEOLOGIO] Granda, ovoida aŭ lentoforma maso el magmaj petroj malrapide malvarmiĝintaj en la profundo de la tero kaj tial grajnastrukturaj.
    batolito, lakolito, magmo, vulkano.
  • plutona
    Rilata al plutono: [GEOLOGIO] plutona petro; ĉirkaŭplutona petro (magma petro, lokiĝinta ĉirkaŭ plutono, ĝenerale etkristala aŭ porfira).
  • plutonismo
    [GEOLOGIO] Tuto de la procezoj rilataj al plutono.

    Iel rilatitaj:

    astronomix batolitx