pistacio
pistaci/o
[BOTANIKO] G. (Pistacia el anakardiacoj) de dioikaj, rezinoriĉaj trunkarbustoj kaj arboj kun plume kunmetaj, ledecaj folioj kaj kun tre malgrandaj floroj en akselaj grapoloj aŭ panikloj; ĉ. 9 sp-oj el la Mediteranea regiono, Azio kaj N kaj C Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo, farmacio aŭ nutraĵo, i.a. lentisko, terebinto kaj la jenaj: Atlasa pistacio
(P. atlantica), el Makaronezio, N Afriko kaj U Azio, arbo kun neparaj folieroj, uzata i.a. en meblofarado. ĉinia pistacio
(P. chinensis), hejma de Afganio ĝis ĉinio, arbo kun paraj folieroj, pororname kultivata. vera pistacio
(P. vera), malgranda falfolia arbo kun nur 3-5-folieraj folioj kaj kun fruktoj (sekaj drupoj) enhavantaj manĝeblajn semojn po unu (
pistako); hejma de Irano ĝis C Azio, kultivata en la varmaj regionoj (eĉ de Usono) por produktado de pistako. SIN. pistakarbo.
Iel rilatitaj:
meblx