piruso

pirus/o

[BOTANIKO] G. (Pyrus el rozacoj) de arboj kaj trunkarbustoj, ofte dornaj, kun defalemaj aŭ duondaŭraj, integraj aŭ dentetaj folioj, kun korimbo el blankaj, kelkfoje rozaj floroj, 5-petalaj, 5-sepalaj, multa- kaj ruĝa-stamenaj, 2-5-stilusaj, kaj kun fruktoj (berecaj ŝajndrupoj) enhavantaj nigrajn semojn (kernetojn) po pluraj; ĉ. 20 sp-oj el Eŭropo, Azio kaj N Afriko, el kiuj pirarbo kaj pluraj ornamaj sp-oj.
  • ordinara piruso
    Sp. de piruso (Pyrus communis). SIN. pirarbo.

    piruso


    Iel rilatitaj:

    florx