pirato

pirat/o (1)

  1. Mara rabisto: ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tunizo (Z); 'la Pirato' (satira revuo de R. ŝvarco).
  1. (f) Homo, kiu alproprigas al si aliulan posedaĵon.
    plagiati.
  • pirata
    Rilata al pirato (j): pirata trezoro; (f) pirata radiosendilo (ne obeanta la internaciajn akordojn); (f) pirata eldono (farita sen la konsento de la aŭtoro aŭ de la rajtohavantoj).
  • pirate
    Laŭ pirata maniero: la verko aperis pirate.
  • pirati (ntr)
    Agi kiel pirato.
  • piratado
    Ago de pirato: la piratado estas internacie punata krimo.

    pirato


    Iel rilatitaj:

    pantalonx ŝipx