pioĉo

pioĉ/o (4)

Hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikla al fera stango, de kiu unu ekstremo estas pinta kaj la alia plata, uzata por fosi tranĉeojn ks.
  • pioĉi (tr)
    Prilabori per pioĉo: li pioĉis sian kampon.
  • pioĉeto
    Speco de malgranda pioĉo, uzata de montgrimpistoj.
  • pikpioĉo
    Hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikla al fera stango kun du pintaj ekstremoj, uzata por fari truojn en ŝtonplenan grundon aŭ rompi tre malmolan kruston.
  • plugpioĉo
    Hojo.

    pioĉo


    Iel rilatitaj:

    kulturx ĝardenx