pinĉi

*pinĉ/i (tr)

  1. Pli-malpli dolorige premi inter du fingroj: pinĉi la vangon de infano (B); la pasanto pinĉis lin je la nazo (Z); ĉi tie oni ridis, ploris, ŝtelis, pinĉis la lumbojn, ĝojkriis (Z); (analoge, inter du artikigitaj pecoj) mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj (Z); (f) la frosto pinĉas!
  1. (pp bestoj) Nutri sin, ŝirante per la buŝo: malgrasaj bovinoj pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj (B); la kaproj pinĉis la junajn ŝosojn de la arbetoj.
  1. [MUZIKO] Vibrigi kordojn, tirante ilin per la fingroj: pinĉi kelke da akordoj sur la harpo (B); li iom pinĉas la gitaron.
    plektri.
  1. [AGRIKULTURO] Forigi tiajn partojn de planto, per kiuj ĝi estus malhelpata bonforme kreski, dum ili estas ankoraŭ molaj kaj junaj.
    pritondi, pritranĉi.
  1. [ŜIPOJ] Veladi, intence aŭ ne, tro proksime al la vento.
  • pinĉo
    Ago, procedo de tiu, kiu pinĉas.
  • pinĉado
    Serio da kordopinĉoj.
  • pinĉaĵo
    Tre malgranda kvanto tia, kian oni povas preni pinĉante: pinĉaĵo da salo, da tabako.
  • pinĉilo
    1. [MEDICINO] [TEKNIKOJ] Ilo por pinĉi: pinĉilo de elektristo, de seruristo; sukerpinĉilo; tukpinĉilo; pinĉilego de forĝisto (
      tenajlo); pinĉileto por senharigi, de horloĝisto.
    1. [ZOOLOGIO] Ekstremaĵo de kelkaj el la kruroj de iuj krustacoj, skorpioj k.a. animaloj: la pinĉiloj de kankro (Z).
  • bekpinĉilo
    [TEKNIKOJ] Pinĉilo, kies makzeloj estas longaj kaj en formo de anasbeko.
  • tukpinĉilo
    Risorta pinĉilo, per kiu oni pendigas lavitan tolajon ĉe ŝnuro, por ke ĝi sekiĝu. SIN. krokodileto.

    pinĉi


    Iel rilatitaj:

    horloĝx kafx kordx kulerx laborx poŝx prenx sukerx