pilo

pil/o (5)

[ELEKTRO] Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de kemia energio.
akumulatoro.
  • pilo de Clark
    Pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de zinko, la pozitiva hidrarga sulfato kaj la elektrolito saturita solvaĵo de zinksulfato aŭ unu de konata koncentreco.
  • pilo de Weston
    Pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de kadmio, la pozitiva elektrodo hidrargo kovrita per tavolo de hidrarga sulfato kaj la elektrolito saturita solvaĵo de kadmia sulfato aŭ unu de konata koncentreco.
  • seka pilo
    Galvana pilo por praktika uzado, kies elektrolito estas sufiĉe solidigita per ensorba substanco, por ke ĝi ne elfluu, se oni renversas ĝin.
  • termoelektra pilo
    Sistemo de du konduktantoj de diferenca naturo, kies ekstremaĵoj estas kontaktigitaj duope, kaj en kiuj estas produktata elektromova forto, kiel funkcio de la temperatura diferenco inter la du kontaktopecoj.
  • pilaro
    Baterio.
  • atompilo
    1. Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de nuklea energio. SIN: reaktoro.
    1. Amaso de materio, en kiu nuklea ĉenreakcio povas okazi.

    pilx


    Iel rilatitaj:

    atomx elektrx