pesto

*pest/o

  1. [MEDICINO] Epidemia kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de la Jersina bacilo (Yersinia pestis) kaj karakterizata de tre gravaj ĝeneralaj signoj, kelkafoje deliro, kaj ankaŭ jen per hemoragioj de la haŭto kaj mukozo (la nigra pesto), jen per apero de akselaj aŭ ingvenaj bubonoj (la bubona pesto), jen per pulma inflamo (la pulma pesto), jen per rapide mortiga sepsemio: ratoj kaj puloj estas agantaj en la dissemado de pesto.
  1. (f) Io aŭ iu tiel danĝera kiel pesto 1: alkoholismo estas vera pesto en diversaj landoj; Nerono, tiu pesto de la Imperio!
  1. Vivulo, grave damaĝanta kultivatajn plantojn.
    fiinsekto, trudherbo.
  • pesta
    1. Rilata al pesto: pesta epidemio, kazo.
    1. (f) Pereiga, detrua (precipe morale): fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta (Z) (de vino).
  • pesticido
    [AGRIKULTURO] [ARBARKULTIVO] Kemia substanco, uzata en agrikulturo kaj hortikulturo por mortigi bestojn, vegetaĵojn kaj bakteriojn, kiuj damaĝas kultivatajn plantojn.
  • pestulo
    Homo malsana je pesto.
  • pestodona
    Transdonanta, alportanta peston.
  • akvopesto
    Kanada elodeo.
  • stanpesto
    Kristaliĝa fenomeno en stano ĉe malalta temperaturo.

    Iel rilatitaj:

    bubonx