penicilo

penicil/o

[BOTANIKO] G. (Penicillium el Trichocomaceae) de neperfektaj fungoj kun penikforma konidiujo; ĉ: 220 sp-oj, tre disvastiĝintaj, kelkaj produktantaj bluan aŭ verdan feltaĵon sur ŝimanta pano, fromaĝo, pomo, citrono k.a. SIN. penikŝimo.
  • penicilino
    [FARMACIO] Antibiotiko, pasintece ekstraktata el du sp-oj de penicilo (P. notatum kaj P. chrysogenum), nun sintezata, malhelpanta la disvolviĝon de grampozitivaj bakterioj (i.a. streptokokoj, stafilokokoj kaj pneŭmokokoj) kaj de kelkaj gramnegativaj.
  • penicilinazo
    [KEMIO] Bakteria enzimo kontraŭa al la ago de penicilino.
  • penicilinoterapio
    [MEDICINO] Kuracado per penicilino.

    Iel rilatitaj:

    antibiotikx