pejzaĝo

*pejzaĝ/o

  1. Teritorio, rigardata de videjo kaj prezentanta pli-malpli pitoreskan intereson por la homaj okuloj: krudan, apenaŭ homan pejzaĝon vi tiam rigardadis!; admiri la kvietan kamparan pejzaĝon.
  1. Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
  • pejzaĝa
    Rilata al pejzaĝo (j).
  • pejzaĝisto
    1. Pejzaĝa pentristo (artisto, kiu precipe pentras pejzaĝojn).
    1. Pejzaĝa ĝardenisto (artisto, kiu planas parkojn, verdajn spacojn en urbo ks).

    pejzaĝo


    Iel rilatitaj:

    artx belvederx horizontx kampx ĝardenx