pego

*peg/o

[ZOOLOGIO] Birdo (Picus kaj parencaj g-oj) el la ordo de pegoformaj, kun longa, fortika beko, per kiu ĝi, grimpante sur arbotrunkoj, trapikas ties ŝelon, por manĝi la tie loĝantajn insektojn.
  • pegedoj
    Fam. (Picidae) de pegoformaj birdoj, al kiu apartenas pegoj, jingo k.a.
  • pegoformaj
    Ordo (Piciformes) de birdoj, al kiu apartenas la fam-oj de pegedoj kaj galbuledoj.
  • pegoido
    G. (Picoides) el la fam. de pegedoj, havanta nur tri piedfingrojn.
  • buntpego
    G. (Dendrocopos) de pegoj kun blanka, nigra kaj ruĝa plumaro.

    pego


    Iel rilatitaj: