paralizi

*paraliz/i (tr)

  1. Perdigi tute aŭ parte la movokapablon: la vundo paralizis la brakon (B); paralizita en ĉiuj membroj (Z); (analoge) la leviĝo de Nilo paralizis la marŝon de la Egiptaj fortoj (B); ĝi estas granda perdo por mi: sen li mi estas kiel paralizita (Z).
    senmovigi.
  1. (f) Malhelpi la agadon de io, la efikon de io: semi konstantan malpacon kaj paralizi ĉiun vivon kaj progreson en nia afero (Z); la tro longa stato de nesciado paralizas la energion kaj la fidon de ĉiuj E-istoj (Z); ili paralizu la plej gravajn atakojn kontraŭ ni (Z); nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povus paralizi tiun tute naturan senton (Z).
  • paralizo
    Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ pluraj membroj: esti trafita de paralizo, infana paralizo (SIN. poliomjelito); tremiga paralizo (= Parkinsona malsano); ĝenerala paralizo (difuza kaj progresa paralizo kun parolembaraso, malpliiĝo de la inteligento, delito; sifiliso).
    plegio.
  • paraliziga = paralizanta: mi petas ilin forĵeti sian paralizigan 'oni faros sen mi' (Z).
  • paraliziĝi
    Iĝi paralizita: liaj flugiloj paraliziĝis (Z) (f: perdis la fervoron).
  • paralizulo
    Homo paralizita.

    Iel rilatitaj:

    botulx