papajo

papaj/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de kariko (Carica papaya), malgranda, palmaspekta, ĝenerale dioika arbo kun flavaj floroj kaj kun granda, melonsimila bero manĝata kruda aŭ preparita kaj uzata por diversaj farmaciaĵoj. SIN. melonarbo. [VIDU] papaŭo.
  1. [KOMUNUZO] Papajbero.
  • papajbero, papajfrukto
    Frukto de papajo 1.
  • papajino
    [KEMIO] Enzimo, proteinazo, ekstraktata el la latekso de papajo 1, kaj kiu hidrolizas proteinojn al peptidoj kaj estas uzata kiel viandomoliganto en kuirarto.

    papajo


    Iel rilatitaj: