papago

*papag/o

[ZOOLOGIO] (kn) Tropika birdo kun hoka beko kaj kun ĝenerale okulfrape kaj diverse koloraj plumoj: iuj papagoj kapablas imiti homan voĉon kaj diversajn kriojn.
arao, kakatuo, keo, psitako.
  1. (f) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon: oratoro ne devas esti papago; papage ripeti gurditan lecionon; lernejo ne devas esti papagejo.
  • papaguloj
    Psitakoformaj (birdoj).
  • griza papago
    Psitako.
  • papageto
    (kn) Eta papago el Azio, Afriko, Aŭstralio kaj S Ameriko, longvosta, ofte tenata en kaĝo pro belkolora plumaro.
    konuro, melopsitako.
  • papag (um)i
    Papage ripeti.
  • marpapago
    Fraterkulo.
  • ondopapageto
    Sp. de melopsitako (Melopsittacus undulatus).

    papago


    Iel rilatitaj: