paŝti

*paŝt/i (tr)

  1. Konduki brutojn sur kampo, por ke ili manĝu herbon: kampul' azenon paŝtas sur herbejo (K); sur tiuj ĉi [...] kampoj paŝtas sin (paŝtiĝas) grandaj brutaroj (Z); li paŝtadis la bovinojn de Jensen (Z); (abs) viaj fratoj paŝtas en ŝeĥem (X).
  1. [BIBLIO] Prizorgi kaj gvidi: Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo (X); vi paŝtos mian popolon Izrael kaj vi estos la estro super Izrael (X); Jesuo diris al li: paŝtu miajn ŝafojn (N); ĝoju, paŝtant' kaj paŝtatoj! (Z).
  • paŝtataro
    1. La tuto de la paŝtataj brutoj.
    1. (f) La tuto de la paroĥanoj, komisiitaj al la paroĥestro.
  • paŝtejo
    Loko, kie oni paŝtas: la bruto scias, kiam ĝi de la paŝtejo devas reiri hejmen (Z); malgrasa paŝtejo (Z).
  • paŝtiĝi
    Sin nutri, manĝante la herbon de la kampo: ili lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj (Z).
  • paŝtisto
    1. Homo, kies okupo estas paŝti; brutogardisto: tendo de paŝtisto (X); Habel fariĝis ŝafpaŝtisto (X).
    1. [BIBLIO] Estro, reĝo: ho glavo [...] frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj! (X); kiu diras pri Ciro: li estas mia paŝtisto (X).
  • paŝtismo
    Vivsistemo, bazita sur paŝtado de brutoj, precipe sur naturaj herbejoj: paŝtismo aperis en frua neolitiko.
  • paŝtista
    Rilata al paŝtistoj. [VIDU] pastoralo.
  • tropaŝtiĝo
    [EKOLOGIO] Troa paŝtiĝo fare de la brutoj, kiu estigas damaĝojn al vegetaĵaro kaj grundo.

    paŝti


    Iel rilatitaj:

    Arkadix bukolikx defensx kulturx ŝafx