ozono

ozon/o (2)

[KEMIO] Triatoma molekulo de oksigeno, O3, kaj gaso konsistanta el tiu molekulo: ozono estas tre reakciema kaj malstabila; ozono estas uzata por i.a. sterilizi akvon. [VIDU] ozonterapio.
  • stratosfera ozono
    [EKOLOGIO] Ozono ĉeesta en la meza kaj alta stratosfero (20-40 km altitude), kie ĝi konsistigas la ozontavolon.
  • troposfera ozono
    [EKOLOGIO] Ozono ĉeesta en la malaltaj tavoloj de la troposfero, ĝis apud la grundo: troposfera ozono devenas el atmosfera poluado kaj estas toksa al plantoj kaj animaloj.
  • ozonigi
    Transformi oksigenon en ozonon.
  • ozon (iz)i
    Provizi per ozono: ozonizita akvo; blankigi per ozonizado.
  • ozon (iz)ilo
    Aparato por ozonizi.
  • ozonometro
    Aparato, por mezuri la kvanton de ozono en la atmosfero aŭ en gaso.
  • ozontavolo
    [EKOLOGIO] Stratosfera tavolo relative riĉa je ozono, kiu sorbas la kurtondajn ultraviolajn radiojn damaĝajn al la vivuloj: ozontavola truo (loka manko de ozono en la ozontavolo).

    Iel rilatitaj:

    ekologix