oranĝo

*oranĝ/o

[BOTANIKO] Frukto de oranĝarbo; bero globa aŭ preskaŭ globa, de ruĝe flava ĝis malhele ruĝa, kies ŝelo estas relative facile disigebla de la manĝebla, dolĉa, sukplena karno. [VIDU] oranĝoflora akvo.
  • oranĝujo, oranĝarbo
    Fruktarbo (ĉinia citruso), eble origina el ĉinio, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj; el la floroj kaj el la ŝeloj de la fruktoj oni ekstraktas esencon. SIN. ĉinia citruso.
    bigarado, citrono, mandarino.
  • amara, maldolĉa oranĝo
    Bigarado 2.
  • oranĝa
    1. Konsistanta el oranĝo (j): oranĝa siropo, marmelado.
    1. Ruĝe flava: oranĝa rubando.
  • oranĝejo
    Loko, kie oni kultivas oranĝarbojn.
  • oranĝkolora
    Oranĝa 2.
  • Oranĝ/o
    1. Provenca urbo (4°48'E, 44°08'N).
    1. Rivero en Sud-Afriko (16°29'E, 28°37'S).
  • Oranĝio
    Provinco de Sud-Afriko (26°E, 29°S).

    oranĝo


    Eble rilatitaj:

    arbx, bigaradx, citrusx, florx, fruktx,