nufaro

nufar/o

[BOTANIKO] G. (Nuphar el nimfeacoj) de plurjaraj akvoherboj kun rizomo, kun longpetiolaj, limboflosantaj folioj, kun flavaj aŭ ruĝaj floroj iom superakvaj pro longa, stara pedunklo, havantaj petalecajn sepalojn ĝenerale po 5-6 kaj malgrandajn, ne okulfrapajn petalojn po multaj; ĉ. 15 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj pororname kultivataj en basenoj kaj kun rizomo medicine uzata, i.a:
  • flava nufaro
    (N. luteum), el Eŭropo, N Azio, N Afriko, NE Ameriko kaj Antiloj, kun rondaj folioj kaj flavaj floroj. SIN. flava akvolilio.
  • Japania nufaro
    (N. japonica), el Japanio, kun flosantaj, sagformaj folioj kaj kun orflavaj floroj.
  • multsepala nufaro
    (N. polysepala), el N de N Ameriko, kun 9-12 sepaloj kaj flavaj floroj.

    nufaro


    Iel rilatitaj:

    florx