nek

*nek

Konj. , uzata:
  1. post alia nea vorto kaj signifanta ankaŭ ne: mi ne renkontis lin, nek lian fraton (Z); ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro (Z); nenia peno nek provo donos lakton de bovo (Z); mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis (Z); vero ne bezonas mediti nek spriti (Z);
  1. ripetite antaŭ du vortoj aŭ sintagmoj, per tio kunordigitaj, tiel ke la unua nek signifas ne, kaj la dua kaj ne: restas konsilo nek konsolo (Z); ŝanĝoj estos farataj, nek neniaj, nek en la gramatiko nek en la vortaro (Z); personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton (Z); nek io, nek alio (Z).

RIM. Oni ne uzas 'nek' post pozitiva unua membro de frazo: 'li oscedas nek eĉ fumas' estas korektenda al: li oscedas, kaj eĉ ne fumas.

nek

Nega konjunkcio, enkondukanta kroman negatan propozicion aŭ parton
aŭ uzata antaŭ ĉiu ano de listo da negataj aferoj (ankaŭ antaŭ la unua)


Esprimoj:

 mi ne renkontis lin nek lian fraton
 mi renkontis nek lin nek lian fraton
 la viro ne ridis nek ekĝemisZ
 restas nek konsilo nek konsolo
 ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko nek en la vortaroZ
 nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo
 personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian fortonZ.


Iel rilatitaj:

konjunkcix negx