nazio

nazi/o

[HISTORIO] Membro de la Germana Nacisocialisma Laborista Partio (1920-1945).
  • nazia
    Rilata al nazioj aŭ naziismo.
  • naziismo
    Doktrino kaj agmaniero de tiu partio (esence naciismo kaj rasismo).
    faŝismo.
  • eksnaziigo
    Klopodo, post 1945, eltrovi en la germana loĝantaro la kulpintojn de naziaj krimoj.
  • novnazio
    [POLITIKO] Tia homo, kies ideoj kaj konduto similas tiujn de la nazioj: en la partio Respublikanoj dum la 80aj jaroj en Germanio kolektiĝis iamaj nazioj kaj novnazioj (M).

    Iel rilatitaj:

    Aŭŝvicx deportx