muŝo

*muŝ/o

  1. [ZOOLOGIO] Insekto (Musca k.a. g-oj) el la ordo de dipteroj, kies diversaj sp-oj estas tre komunaj kaj vivas en lokoj loĝataj de homoj kaj bestoj: la muŝoj dancas (Z), zumas (Z); (f) havi muŝon en la cerbo (Z) (esti tre stranga, iomete freneza, havi strangajn ideojn); muŝo zumas en lia kapo (Z) (samsenca esprimo.
    grilo); kalkuli muŝojn (Z) (vane peni pri bagateloj); bati du muŝojn per unu bato (Z) (f
    ŝtono).
  1. Malgranda hartufo ĉe la malsupra lipo de viro.
    barbo.
  1. [HISTORIO] (G) Malgranda rondo el nigra tafto aŭ silko, kiun la virinoj gluis al si sur la vizaĝon, por akcenti la blankecon de sia haŭto.
  • bananmuŝo
    Drozofilo.
  • vinagromuŝo
    Drozofiledo.
    muŝo

    Esprimoj

    Fari el muŝo elefanton.
    Havi muŝon en la cerbo.
    Kalkuli muŝojn.
    Muŝo zumas en la kapo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bananmuŝo
    muŝa amanito
    muŝa ofrio
    muŝbirdo
    muŝbugrado
    muŝfungo
    muŝkaptulo
    muŝo
    muŝpapero
    muŝpelilo
    muŝpeza
    vinagromuŝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    besto
    ceceo
    dipteroj
    drozofiledo
    drozofilo
    glosino
    grilo
    insekto
    pupo

    Iel rilatitaj:

    amanitx bananx barbx bestx birdx bugrx cecex dipterox dipterx drozofiledx drozofilx fungx glosinx grilx insektx kaptx loĝx ofrix paperx pelx pezx pupx vinagrx zumx