morfino

morfin/o (1)

Unu el la alkaloidoj, ekstraktataj el opio, C17H19O3N, kaj uzata kiel dormiga kaj analgeza substanco, precipe per subhaŭtaj injektoj: morfino estas unu el la ĉefaj drogoj pro ĝia ega dependiga kapablo; morfinomanio.
  • morfinismo
    Kronika toksiĝo per morfino aŭ ties saloj.
  • demorfinizo
    Kuraca dekutimiĝado de morfinomanio.
  • dietilmorfino
    Heroino.

    Iel rilatitaj:

    alkaloidx