monopolo

monopol/o (1)

  1. Privilegio, donanta al persono, kompanio aŭ ŝtato ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon: ŝtata monopolo pri pulvoj; havi monopolon super la merkato.
    akaparo, kartelo, koncesio, trusto.
  1. (f) Eksluziva posedo: batali pri la monopolo ekspluati la popolon (B); vi ne havas la monopolon de kuraĝo.
  • monopoligi
    Redukti al monopolo: la Franca ŝtato monopoligis la tabak-industrion; trusto, kiu monopoligas la petrol-vendadon; (f) spiri liberan, de neniu monopoligitan aeron (Z).

    monopolx


    Iel rilatitaj:

    akaparx aĉetx unu