mongolo

mongol/o

Ano de la ĉefa gento de Mongolio: la imperio de la mongoloj floradis inter la 13a kaj la 17a jc.
  • mongola
    Rilata al la mongoloj: la mongola lingvo; la mongolaj invadoj; [ANATOMIO] la mongola faldo.
  • Mongolio, Mongolujo
    1. Azia lando, sude de Siberio, dividita inter Mongolio 2 kaj ĉinio (Interna Mongolio, 120°E, 45°N).
    1. [POLITIKO] C-Azia regno, en la N parto de Mongolio 1 (Ulanbatoro).
  • mongolismo
    [MEDICINO] Denaska afekcio (sindromo de Down), en kiu la infano prezentas oblikvajn okulojn kun mongola faldo kaj epikanto, platajn (malaltajn) nazostojn, mallongajn fingrojn kaj diversajn gradojn de mensa nesufiĉo: mongolismo estas genetika malsano, karakterizata de la ĉeesto de unu plia (47a) kromosomo.

    Iel rilatitaj:

    Azix Delhix