monaĥo

*monaĥ/o

Ermito aŭ ano de religia komunumo, submetita al specialaj reguloj (ĝenerale rezigno pri personaj posedaĵoj kaj pri seksaj rilatoj): kapuĉo monaĥon ne faras (Z).
begino, bikŝuo, bonzo, cenobito. [VIDU] anakoreto, froko.
  • monaĥa
    Rilata al monaĥoj: monaĥa mantelo, pelveto; monaĥa severeco; monaĥa regularo.
  • monaĥejo
    Domo de monaĥoj.
    abatejo, konvento, refektorio.
  • monaĥejestr (in)o
    Estr(in)o de monaĥejo.
  • monaĥino
    Virino, apartenanta al religia komunumo kaj submetita al specialaj vivreguloj: klostraj, liberaj monaĥinoj.
  • monaĥinejo
    Domo de monaĥinoj.
    beginejo.
  • monaĥismo
    Religia sistemo, bazita sur la valorigo de la monaĥa vivo.
  • eksmonaĥiĝi
    Rezigni la monaĥan staton.
  • almozmonaĥo
    Monaĥo, observanta la plenan malriĉecon kaj vivanta nur el almozoj.

    monaĥo

    Bildvortaro


    149-51 -61 : monaĥejo
    149-51 : procesiantoj
    149-52 : klostro; galerio
    149-53 : monaĥeja ĝardeno; monaĥeja korto
    149-54 : monaĥo
    149-55 : froko
    149-56 : kapuĉo
    149-57 : tonsuro
    149-58 : breviero
    149-59 : skribejo; skriboĉelo
    149-60 : skribopupitro
    149-61 : manskribaĵo; manuskripto

    Iel rilatitaj:

    Benediktx Bernardx Cistercix abatx almozx altarx arkimandritx beginx bikŝux cenobitx derviŝx fratx klaŭstrx konstrux preĝx robx unu ĉelx