misio

*misi/o

  1. Grava komisio, oficiale donita de registaro al unu aŭ pluraj personoj, fari eksterlande traktadojn, observojn ktp: diplomatia, scienca, kultura misio.
  1. Komisio, donita de religia komunumo al unu aŭ pluraj el siaj membroj, disvastigi sian religion inter la ne- kaj ali-kredantojn: budhana misio en ĉinio, en Tibeto; kristanaj misioj en Japanio, en Afriko; eksterlanda, interna misio.
  1. Tiu aro da personoj, tiele komisiitaj: sendi mision eksterlanden; la misio estis buĉita de la sovaĝuloj.
  • misia
    Rilata al misio: misia prediko; misiaj elspezoj.
  • misiejo
    Organizo kaj establo de misiistoj: la jezuitaj misiejoj en Paragvajo.
  • misiisto
    Ekleziulo, sendita eksterlanden prediki sian religion.
  • misiulo
    Membro de misio 1.

    Iel rilatitaj:

    apostolx delegx