mirto

*mirt/o

[BOTANIKO] G. (Myrtus el mirtacoj) de arboj kaj arbustoj kun kontraŭe duopaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj unuope aŭ kelkope akselaj kaj kun multasemaj beroj; 2 sp-oj el la Mediteranea regiono kaj N Afriko.
  • ordinara mirto
    Sp. de mirto (M. communis), Mediteranea, daŭrafolia, tre aroma arbusto kun malgrandaj, ovale lancetformaj folioj kaj kun nigrete bluaj, manĝeblaj beroj; pororname kultivata kaj medicine uzata; iam uzata ĉe geedziĝoj por la florkrono de la edziniĝanto; dediĉita al la militherooj ĉe la helenoj kaj al Venuso ĉe la Romanoj.
  • mirtacoj
    Fam. (Myrtaceae) de dukotiledonaj plantoj-daŭrafoliaj arboj kaj arbustoj-kun integraj, aromaj folioj kaj kun 4-5-sepalaj, 4-5-petalaj, multastamenaj, epiginaj floroj; precipe tropika kaj subtropika fam. de ĉ. 4 620 sp-oj el 129 g-oj, i.a. mirto, eŭkalipto, melaleŭko kaj pimento.
  • mirtoforma
    [MEDICINO] Adj. kvalifikanta la karunklon de la himeno post la akuŝo.
  • kariofilmirto = kariofilarbo.
  • Mirt/o
    Helena virina nomo.

    mirto


    Eble rilatitaj:

    arbx, florx,