metabolo

metabol/o

[BIOLOGIO] (pp ĉelo, organismo) Procezaro de transformado de la materio kaj energio, el kiu rezultas konstruo (
anabolo) kaj malkonstruo (
katabolo) de protoplasmo: konstrua metabolo (= anabolo), malkonstrua metabolo (= katabolo).
  • baza metabolo
    [BIOLOGIO] Kvanto de energio produktata de ripozanta vivulo: la baza metabolo de plenkreska viro estas ĉ. 6 700 kJ tage.
  • metabolaĵo
    ĉia molekulo, partoprenanta en la metabolo: piruvata acido estas grava metabolaĵo en la glukolizo kaj malglukolizo.
  • metaboligi
    Transformi substancon per la metabolo.

    Iel rilatitaj:

    Bazedovx