mero

mer/o

[KEMIO] Baza, ripetiĝanta kemia radiko, konsistaĵo de pli-malpli granda kunmeta molekulo (polimero).
  • dimero
    Molekulo, konsistanta el du meroj.
  • monomero
    Molekulo, responda al mero, uzata en la fabrikado de polimero.
  • oligomero
    Molekulo, konsistanta el kelkaj meroj: dekstrino estas oligomero aŭ polimero de glukozo.
  • polimero
    Tre longa molekulo, konsistanta el multaj meroj: amelo estas polimero de glukozo.
  • polimerazo
    Enzimo, katalizanta polimerigon.
  • polimereco
    Eco de polimeroj, kiuj diferencas inter si nur pro la nombro de meroj.
  • polimerigi
    Kombini merojn en polimeron.
  • malpolimerigi
    Malkombini polimeron en monomerojn.
  • homopolimero
    Polimero, konsistanta el unuspecaj meroj: polietileno estas homopolimero de etileno.
  • heteropolimero
    Polimero, konsistanta el plurspecaj meroj: proteinoj estas heteropolimeroj de aminacidoj.
  • tetramero
    Molekulo, konsistanta el kvar meroj.
  • trimero
    Molekulo, konsistanta el tri meroj.
  • elasto (poli)mero
    Polimero, karakterizata de elastaj ecoj: kaŭĉuko estas elastomero.
  • RIM. La vortfino 'mero' troviĝas en iuj sciencaj nomoj ne analizeblaj: izomero, mezomero k.a.

    Iel rilatitaj:

    unu