meridiano

meridian/o (2)

  1. [ASTRONOMIO] Imaga cirklo, pasanta tra la ĉielaj polusoj kaj aŭ la zenito de iu loko sur Tero (loka meridiano) aŭ iu astro (astra meridiano).
  1. [GEOGRAFIO] Duoncirklo, unuiganta la du terpolusojn: ĉiuj lokoj, situantaj sur unu sama meridiano, havas la saman horon ( [VIDU] longitudo, horzono); geografiaj meridianoj (kiuj trapasas la geografiajn polusojn); magnetaj meridianoj (kiuj trapasas la magnetajn polusojn); la Grenviĉa meridiano (la meridiano nul, de kie oni mezuras la longitudojn).


Iel rilatitaj:

ascensix azimutx latitudx