melki

*melk/i (tr)

  1. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto: melki kaprinon, kamelinon; melku bovon senfine, li lakton ne donos (Z); melki virkapron (Z) (provi neeblaĵon); (analoge) melki la venenon el serpento (por farmaciaj uzoj); (fm) ambaŭmane ŝi melkis blankulon kaj favulon (F) (ilin masturbis).
  1. (f) Ekspluate akiri, eltiri profiton: li sukcesis melki monon el la grupo; senfine melkebla bovino (Z) (pp persono aŭ entrepreno).
  • melkado
    Ago de tiu, kiu melkas: la melkado estas farata dufoje en la tago.
  • melkist (in)o
    Homo kiu zorgas pri melkado.
  • melkomaŝino
    Aparato, por aŭtomate kaj asepse melki.

    Iel rilatitaj: