mekaniko

mekanik/o (8)

  1. Parto de la fiziko pritraktanta la ekvilibron, la movojn de la korpoj kaj la fortojn, kiuj efikas sur ili.
    dinamiko, kinematiko.
  1. Tiu parto de la mekaniko, kiu rilatas al maŝinoj, aparatoj, iloj, utiligantaj la mekanikajn fenomenojn. SIN. aplikata mekaniko.
  1. [TEKNIKOJ] [MUZIKO] Tuto de la moveblaj pecoj, kiuj transdonas la premon de la fingro al la kordoj (de piano, klaviceno ks) aŭ al la klapoj (de akordiono, orgeno ks).
  • aplikata mekaniko
    [FIZIKO] Mekaniko 2.
  • mekanika
    1. Rilata al la mekaniko en la ĝenerala aŭ limigita senco: mekanika problemo, leĝo.
    1. (f) Farata per maŝino: mekanika fabrikado; mekanika laboro (B).
  • mekanikismo
    [FILOZOFIO] Teorio, laŭ kiu ĉiuj fenomenoj de la vivo povas ricevi mekanikan eksplikon.
  • mekanikisto
    Specialisto en la mekaniko 1 kaj 2.
    fizikisto, maŝinisto.
  • ĉielmekaniko
    [ASTRONOMIO] Teorio de la movoj de astroj.
  • kvantummekaniko
    [FIZIKO] Fizika teorisistemo, priskribanta la naturon je la nivelo de atomoj kaj malpli grandaj partikloj.
  • telemekaniko
    Tekniko, per kiu oni komandas je granda distanco mekanikan agon pere de elektraj ondoj.

    Iel rilatitaj:

    aerostatikx aŭtografix