mejlo

*mejl/o

  1. Mezurunuo de longo por teraj vojaĝoj: romia mejlo (1 472,5 m), angla mejlo (1 609,31 m); franca mejlo (7 422 m); germana mejlo

(7 500 m); sveda mejlo (10 000 m).
kilometro.
  1. Granda malpreciza longo: kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo (Z); la sepmejlaj botoj; (f) mejlolonga rakonto; ili similis al mejle grandaj kankroj (Z).
  • mejloŝtono
    Tajlita ŝtono, metita laŭlonge de vojo por indiki la distancojn.
  • marmejlo
    Mezurunuo de longo por maraj vojaĝoj: la internacia marmejlo
    (1 852m); la brita marmejlo (1 853,18 m).

    Iel rilatitaj: