manio

mani/o

  1. Fortega nenormala konstanta inklino al io: ĝi infektis vin per la manio fariĝi granda homo (Z).
  1. Stranga aŭ ridinda kutimo.
    kaprico, rutino.
  • maniulo
    Homo, suferanta manion: (la pionirojn de L.I. oni) montradis per la fingroj, kiel maniulojn (Z).
    frenezulo.
  • erotomanio
    1. Obsedo, karakterizata de seksaj imagaĵoj.
    1. Delira iluzio esti amata.
  • eteromanio
    Manio ebriigi per etero.
  • megalomanio
    [PSIKOLOGIO] Delira sindromo, karakterizata de memekzalto kaj ĉiograndigo.
  • mitomanio
    [PSIKOLOGIO] Psika malekvilibro, karakterizata de emo al falsado de la vero, al mensogo, fabelado kaj simulado: Bofronto estis eble mitomaniulo.
  • toksomanio
    Vd tokso.
  • vagomanio
    [MEDICINO] Malsaneca impulso vagadi.

    manix


    Iel rilatitaj:

    bibliomanix ciklotimix volx