manĝi

*manĝ/i (tr)

  1. Maĉi kaj gluti (solidajn), gluti (likvajn) nutraĵojn: mi manĝis bongustan ovaĵon (Z); manĝi panon sen butero (Z); la pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos (X); ne bone estas manĝi tro multe da mielo (X); venu, manĝu de mia pano (X); la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo (Z); baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj kaj manĝi iliajn korpojn (Z); (abs) oni havis sufiĉege por manĝi (Z); la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi (Z).
    dieto, frandi, gustumi, vori.
  1. Same fari laŭ difinitaj sociaj moroj: la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki (X); kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto [...] (X); ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo (Z); se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo [...] vi ne havas en vi vivon (N); ĉiu manĝas, kiel li aranĝas (Z).
    gastronomio, menuo, tablo.
  1. Nutri sin el kutima, difinita nutraĵo: mi neniam manĝas viandon; ekster tiu ĉi ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo (Z); lupo lupon ne manĝas (Z); vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas (Z).
  1. (io) Konsumi, foruzi: rusto manĝas feron, kaj zorgo la homon (Z).
  1. (f) Avide karesi: manĝi iun per la rigardo (Z); la bebon ŝi manĝis per kisoj.
  • manĝo
    1. Ago manĝi: kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? (Z); (ss) Ago manĝi nutraĵon pli-malpli arte pretigitan, je difinitaj horoj ĉiutage: matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo; kiaj estas la horoj de la manĝoj?; veni post la manĝo (Z); ĝi estas mustardo post la manĝo (Z); [KRISTANISMO] la sankta Manĝo (la lasta manĝo de Jesuo kun la disĉiploj, kiun la tradicio rilatigas kun eŭkaristio).
    1. Tuto de la nutraĵoj, konsumataj dum manĝo 1: fremda manĝo havas bonan guston (Z); ili regalis lin per biero kaj bona manĝo (Z).
    1. (evi) = plado 2: ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco (Z); unu ovo malbona tutan manĝon difektas (Z); kio ne estas?-Supo kaj rostaĵo. Kiel, nur du manĝoj? (Z); pli bona estas manĝo el verdaĵo (X) (ol bovaĵoj); el tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj (Z).
  • manĝado
    Agado de tiu, kiu manĝas: dum la manĝado venas apetito (Z); oni metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado (Z).
  • manĝado
    Sinnutrado per -o: ĉevalmanĝado, fiŝmanĝado, termanĝado.
  • manĝaĵo
    Tiu, kio povas esti manĝata: multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj (X); la formikoj [...] en somero pretigas al si manĝaĵon (X); niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie (Z); pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo (Z); (f) la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro (X); ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas (X).
    nutraĵo, kuiraĵo.
  • *manĝebla
    Tia, ke ĝi povas esti manĝata: ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla (Z); butiketo kun manĝeblaĵoj (Z) (manĝmaterialo (Z)).
  • manĝegi
    Multe kaj avide manĝi: drinkemulo kaj manĝegemulo (X); (f) ĵaluzo manĝegis lin (B).
  • manĝejo (Z)
    Loko, kie oni manĝas: la manĝejo de la monaĥoj, de la soldatoj; malkara manĝejo; de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo de [...] (Z).
    refektorio, restoracio, manĝoĉambro.
  • manĝeti
    Malmulte aŭ senapetite manĝi.
  • manĝeto
    Malabunda, mallonga manĝo: vojaĝa manĝeto.
    lunĉo.
  • manĝigi
    1. Fari, ke iu manĝu: vi min manĝigos, mi vin trinkigos (Z); mi manĝigas mian ĉevalon (Z).
    1. Fari, ke io estu manĝata: se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon (X); mi manĝigos al vi la koton de la strato!
  • manĝilo
    Tranĉilo, forko, kulero, bastoneto aŭ simila objekto (ekz. asparago trulo aŭ limaktenilo) por manĝi.
    servico.
  • *manĝilaro
    Tuto de la iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: surmeti, formeti la manĝilaron.
    kovri.
  • manĝujo
    Ujo, el kiu estas manĝate.
    gamelo, telero, kripo.
  • manĝ (o)meto
    ĉiu el la sinsekvaj partoj de ceremonia manĝo, konsistanta el la diversaj pladoj, kiujn oni samtempe metas sur la tablon kaj samtempe formetas (supoj, fiŝoj, entreoj, viandoj, desertoj): poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco (Z).
    servico, surtablo.
  • almanĝaĵoj
    Akcesoraj manĝaĵoj, kiuj akompanas la plej gravan regalaĵon: verdaj, krudaj almanĝaĵoj; fiŝaj, porkaj almanĝaĵoj; almanĝaĵoj de sakeo.
  • ĉefmanĝaĵo
    La plej nutranta parto de la manĝo.
    rostaĵo.
  • ĉiomanĝanta
    [ZOOLOGIO] Havanta kapablon sin nutri same el karno kiel el vegetaĵoj. SIN. ĉiovora.
  • ĉirkaŭmanĝi
    Manĝi la eksteran parton de io: ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn (X); ĉirkaŭmanĝitaj ostoj (Z).
    ronĝi.
  • formanĝi (tr)
    Tute konsumi per manĝado: formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo (Z); kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos (Z); la hundoj formanĝos la karnon de Izebel (X); (iu popolo) formanĝos vian rikolton, viajn ŝafojn, viajn vinberojn kaj viajn figojn (X); (f) la glavo formanĝas jen tiun, jen alian (X); tiu formanĝis liajn lastajn fortojn.
    vori.
  • kunmanĝanto
    Tiu, kiu partoprenas en komuna manĝo.
  • malmanĝi (fm ŝerce)
    1. Feki.
    1. Vomi.
  • postmanĝa
    Okazanta post manĝo: postmanĝa stomakdoloro.
  • submanĝaĵo
    Manĝaĵo de malalta nutrovaloro.
  • tramanĝi
    ĝisfine manĝi: kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj (X).
  • abelmanĝulo
    Meropo.
  • (ordinara) abelmanĝulo
    Sp. de meropo (Merops apiaster).
  • bluvanga abelmanĝulo
    Sp. de meropo (Merops superciliosus).
  • hommanĝulo
    1. Kanibalo.
    1. Tigro, leono, kiuj lernis ataki la homojn.
  • krakmanĝejo
    Simpla restoracio, kie oni manĝas stare kaj rapide.
  • ladmanĝo
    [KUIRARTO] Konservita manĝaĵo, enfermita en ladskatolo.
  • *matenmanĝi, *vespermanĝi (ntr)
    Manĝi je tiuj tempoj de la tago.
  • *tagmanĝi (ntr)
    Manĝi ĉirkaŭ tagmezo.
  • rapidmanĝaĵo
    Manĝaĵo aĉetebla en rapidmanĝejo.
  • rapidmanĝejo
    Simpla restoracio, kie oni manĝas rapide, eventuale starante: aŭtorapidmanĝejo (rapidmanĝejo, kie oni povas manĝi en sia aŭto).
    kafeterio, lunĉejo.
  • satmanĝi
    Manĝi ĝissate.
  • temanĝo
    Malpeza manĝo dum la posttagmezo, kutime konsistanta el teo, kukoj, keksojsandviĉoj.
  • ungomanĝema
    Havanta la miskutimon ĉirkaŭmanĝi siajn ungojn.

    manĝi


    Esprimoj

    Aranĝi delikatan, rafinitan menuon.
    Atentu, via maniko trempiĝas en la sauco.
    Bonan apetiton!
    Disbuki zonon pli vaste.
    Doni al iu (por) manĝi kaj trinki.
    Dufoja manĝado en la tago.
    Dum la manĝado venas apetito.
    Ekscesoj en la manĝado.
    Fari misgluton.
    Fidi la fajnan guston, la nazon de sia ĉefkuiristo.
    Gui delikatajn manĝojn.
    Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro.
    Havi malbonan stomakon, digeston.
    Havi nenion por manĝi.
    Inviti iun ĉe sia tablo.
    Kiaj estas la horoj de la manĝoj? Unua manĝmeto.
    Kompleta servico el fajenco (teleroj, pladoj, saŭcujo, salatujo,
    Kunporti ne varman manĝaĵon.
    La odoro de la rostaĵo tiklis ĉies nazon.
    La plezuroj de la tablo.
    La prezo de la manĝo estas 8 eŭroj; en tiu prezo estasentenata lavino; 8 eŭroj ekskluzive je, de la vino.
    La prezo ekskluzivas, inkluzivas, inkludas.
    La registaro porciumis la kafon.
    La rostata kokido apetitveke oriĝis.
    La tagmanĝo vin atendas.
    Lavi la telerojn.
    Leki al si la lipojn.
    Li manĝus fernajlojn.
    Li ricevis pli ol kiom lia porĉio.
    Malbloki kontingenton de sukero.
    Malfruiĝi al la tagmanĝo.
    Malsata kiel lupo.
    Manĝi modere, ĝis krevo, ĝissate.
    Manĝi sen apetito, nur per dentopintoj, tiom kiom birdeto.
    Manĝi, gluti ion per la okuloj.
    Mi volas pezi malpli.
    Ne el unu forno li jam manĝis panon.
    Ne por manĝi ni vivas, sed por vivi ni manĝas.
    Neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj.
    Pezeco de malbone kuirita pano.
    Plenŝtopi sian ventron.
    Porciolimigo en milittempo.
    Preni tagmanĝon en restoracio kun fiksa prezo, laŭ karto.
    Preni tagmanĝon en restoracio.
    Prenu supon al vi!.
    Prilevi la tablon.
    Primeti la tablon (alonĝo).
    Restis nenio absolute nek por mordi nek por gluti.
    Senmaĉe gluti.
    Servi ĉe tablo.
    Servico da glasoj.
    Sin levi de ĉe tablo.
    Sin regali per bona manĝo.
    Surtabligi la fruktojn (en la fino de la manĝo).
    Surtabligi manĝaĵon.
    Venigi akvon en la buŝon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    manĝo)meto, manĝado, manĝaĵkorbo, manĝaĵo, manĝeblacipero, manĝeblakanao, manĝeblakolokazio, manĝeblalikopersiko, manĝebla, manĝegi, manĝejo, manĝeti, manĝeto, manĝi, manĝigi, manĝilaro, manĝilo, manĝindakantarelo, manĝkarto, manĝo, manĝoleo, manĝometo, manĝoskatolo, manĝoĉambro, manĝoŝranko, manĝujo, abelmanĝulo, abelmanĝulo, abelmanĝulo, almanĝaĵoj, formanĝi, insektomanĝuloj, karnomanĝa, karnomanĝuloj, krakmanĝejo, kunmanĝanto, ladmanĝo, malmanĝi, matenmanĝi, postmanĝa, rapidmanĝaĵo, rapidmanĝejo, satmanĝi, submanĝaĵo, tagmanĝi, temanĝo, tramanĝi, ungomanĝema, vespermanĝi, ĉefmanĝaĵo, ĉiomanĝanta, ĉirkaŭmanĝi

    Unuaj lernendaĵoj

    akvo biero fiŝo frukto glacio greno kafo kuko lakto legomo oleo ovo pano pasto rizo salo spico sukero teo viando vino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    dieti
    digesti
    drinki
    fasti
    formanĝi , gluti ion per unu gluto
    frandi
    gluti misvojen
    gluti
    leki
    maĉi
    misdigesti
    misgluti
    mordi
    nutri
    regali
    regurgiti
    ronĝi
    rukti
    soifi
    suĉi
    trinki
    vomi
    vori

    acida kremo
    barĉo
    buljono
    butero
    deserto
    fiŝo
    fromaĝo
    galantino
    glaciaĵo
    grasoj
    griaĵo
    grivoj
    gulaŝo
    kalorioj
    kando
    karbonhidratoj
    kaviaro
    kazeo
    kaĉo
    kolbaso
    konfitaĵo
    kotleto
    ladmanĝo (ladlakto, ladbovaĵo)
    lardo
    mielo
    omleto
    ovaĵo
    peza manĝaĵo
    pilafo
    proteinoj
    raguo
    riĉa manĝaĵo
    salato
    saŭco
    steko
    supo
    surogato
    veneno
    viando
    viktualio
    vitaminoj
    ĵeleo
    ŝaŝliko
    ŝinko

    bovlo
    breĉetita telero
    fingrolava bovlo
    korodimuna klingo
    plado
    rustimuna tranĉilo
    supujo )
    servico -ŝranko

    bankedo
    bufedo
    festeno
    kafejo
    kafeterio
    kantino
    lunĉo
    menuo
    pikniko
    refektorio
    restoracio
    supeo

    bongusta
    bulimio
    delektinda , fajna manĝo
    dolĉa
    ebria
    facila digesto
    freŝa
    malsata
    ranca
    sata
    sobra
    solida apetito
    vegetara

    aperitivo
    apetito
    dispepsio
    gusto
    kelnero
    konservaĵo el
    krevi , morti de mal sato
    mikroelementoj
    porcio
    porciuma karto
    provianto
    rekomendita restoracio
    riĉe, abunde primetita tablo
    senapetiteco
    siesti
    singulti
    suferi malsaton
    sveltiga dieto
    trinkmono
    vazlavisto
    veki , stimuli , eksciti , perdi apetiton
    ŝtala stomako

    Ankaŭ vidu:

    buŝo ., deserto , frukto , gusta , kuiri , legomo , likvo , manĝi , menuo , restoracio , viando

    Iel rilatitaj:

    -aĉ -aĵ abstinx agapx akvx ambrozix amex antropofagx aperitivx apetitx bananx bankedx barĉx berx bierx bonx bovlx brustx bufedx bulimix buljonx buterx buŝx delektx desertx dietx digestx dispepsix dolĉx drinkx ebrix ekscitx elementx eŭkaristix fajnx fastx festenx festx fiŝx forkx fornx frandx freŝx fromaĝx fruktx galantinx gamelx gastronomix gastx glacix glutx grasx grenx grivx grix gulaŝx gustumx gustx hotelx kafeterix kafx kalorix kandx kanibalx kantinx karbonx karnx kaviarx kazex kaĉx keksx kelnerx kiom klingx kolbasx konfitx konservx konsumx kotletx kremx krevx kripx kuirx kukx kulerox kulerx ladx laktx langx lardx legomx lekx likvx lipx lunĉx malbonx malsatx manĝx matenx maĉx menux mielx mordx nutrx olex omletx ovx panx pastx perdx pezx piknikx pilafx pladx pokalx porcix porĉix proteinx proviantx ragux rancx refektorix regalx regurgitx rekomendx restoracix rizx riĉx ronĝx ruktx salatx salx sandviĉx satx saucx saŭcx servicx servx siestx singultx sobrx soifx solidx spicaĵx spicx stekx stimulx stomakx suferx sukerx supex supx surogatx suĉx sveltx tablx tagx tasx telerx tex tranĉilx tranĉx trinkx trulx vazx vegetarx vekx venenx ventrx vesperx viandx viktualix vinx vitaminx vomx vorx ĵelex ŝaŝlikx ŝinkx ŝrankx