majesta

*majest/a

Inspiranta admiran respekton pro sia impona aspekto aŭ dignoplenaj manieroj: majesta, kiel reĝo (B); tiuj majestaj figuroj ĉe la podio min silentigis; majesta aglo, kiu alte flugas (Z); kapo majesta, sed cerbo modesta (Z); (analoge, pri detalo, sinteno k.a.) per paŝo serioza kaj majesta ĝi (la ombro) sin preterŝovas (Z); Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la manon de Moseo (X); de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo (Z); la cigno majeste etendis siajn flugilojn (Z).
grandioza, pompa. [VIDU] troni.
  • majesto
    Eco de iu, io majesta: malrespekti la majeston de la Leĝo; la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon (X); timo antaŭ la majesto de Lia grandeco (X); la majesto de la Alpaj montoj.
    moŝto, gloro. [VIDU] majestatenco.

    majestx


    Iel rilatitaj: