maŝino

*maŝin/o

  1. Aparato, plejofte kunigita kun motoro, kaj servanta, transformante energion, por atingi difinitan efikon pli facile kaj rapide, ol povus manlaboro: unu el la maŝinoj restas sen funkciado (Z); per maŝino mi neniam kudris (Z); la turbinaj, dizelaj maŝinoj de ŝipo; draŝmaŝino, flugmaŝino, kalkulmaŝino, kardomaŝino, knedmaŝino, kudromaŝino, lavmaŝino, levmaŝino, militmaŝino, skribmaŝino, vapormaŝino, *temaŝino ktp.
  1. [ELEKTRO] elektroprodukta aparato: eksterpolusa maŝino (elektra maŝino, kies kampmagnetoj troviĝas en la statoro); kompunda maŝino (kontinukurenta generatoro aŭ motoro, kiu havas kombinaĵon de serie kaj paralele konektitaj ekscitaj volvaĵoj): nesinkrona maŝino (alternkurenta maŝino, kies rotacia rapido ne estas precize proporcia al la frekvenco de la sistemo, al kiu ĝi estas konektita); sinkrona maŝino (alternkurenta maŝino, kies rotacia rapido estas precize proporcia al la frekvenco de la sistemo, al kiu ĝi estas konektita).
  1. (f) Malsimpla aranĝo, por atingi difinitan celon: la homa maŝino (korpo kaj animo); la tera maŝino (Z); plej malrapida estas la burokratisma maŝino; ekfunkciigi la maŝinon de la partio.
  • maŝina
    Rilata al maŝino: maŝina difektiĝo, paneo; maŝina fabrikado.
  • maŝine
    1. Per maŝino, ne per mano: puntoj, tapiŝoj fabrlkataj maŝine (mekanike).
    1. (f) Sen konscia volo, kvazaŭ per maŝino, aŭtomate: agi nur maŝine; li mensogas maŝine (Z).
  • maŝinaro
    Tuto de la maŝinoj, uzataj en unu entrepreno, sur unu ŝipo ks.
  • maŝinejo
    Ejo, en kiu troviĝas la maŝinoj: la maŝinejo de ŝipo, de fabriko.
  • maŝinestro
    La plej supera oficiro-inĝeniero sur ŝipo.
  • maŝinismo
    Industria stato, en kiu manlaboro estas pli kaj pli anstataŭata per maŝinoj.
  • maŝinisto
    1. Homo, kiu metie prizorgas, funkciigas maŝinon.
    1. (Z) Homo, kiu en teatro starigas la dekoracion sur ĝusta loko.
  • ekscitmaŝino
    [ELEKTRO] Helpa generatoro, destinita produkti apartan kontinuan kurenton por eksciti la polusojn de la ĉefa maŝino.
  • ilmaŝino
    Maŝino, anstataŭanta la manon de laboristo kaj transformanta per mekanike manovrataj iloj metalajn, lignajn, plastajn ks krudpecojn.
  • vapormaŝino (Z)
    [TEKNIKOJ] Maŝino, en kiu efikas la ekspansia forto de la akva vaporo.

    maŝino


    draŝmaŝino.falĉmaŝino.frezmaŝino.Impulso donita de motoro al maŝino.Li maŝine, senhonte mensogas, kiel kalendaro, kiel gazeto, kiel funebraparolado.Malbrua tajpmaŝino.maŝine.maŝinisto.maŝinlingvo.maŝinpistolo.premmaŝino.Tekstilaĵoj (teksaĵoj, trikotoj, maŝinfabrikitaj trikotoj).
    ajuto.aparato.aranĝaĵo.aŭtomato.aŭtomato.baraĵo.baskulo, levumilo.bielo.bremsi.buteo.cilindro.ĉarniro.ĉasio.ĉeno.ĉuko.dampilo.dentrado.dinamo.duzo.eksplodmotoro.elektro.erodi.froto.helico.idlilo.inercirado.karburilo.kardano.kompunda.lagro.lubriko.malmunti.mantelo.meĥanismo.momanto.motoro.mufo.munti.nabo.padelo.panei.povumo.pumpilo.rado.rajpi.rapidumo.reduktilo.rendimento.ringo.ripari.roboto.seruro.sparkilo.sparko.spoko.stego.suspensio.ŝafto.trakluĉi.trivi.truso.turbino.vaporo.vekto.vermo.vinĉo.
    akso.bobeno.bolto.disko.drato.framo.junto.kadro.kamo.kejlo.klapo.klikrado.kliko.kojno.kranko.kuplilo.lado.lameno.nadlo.nito.noco.pivoto.pisto.plato.pulio.rimeno.risorto.spindelo.stifto.ŝafto.tubo.valvo.vinkto.ĉarniro.safto.
    agi. agrikulturo. armilo. bruo. fabriko. fari. fiziko. il. kampo. labori. tekniko.

    Bildvortaro

    302 : Ilmaŝinoj I


    302-01 -34 : kontraŭpinta tornomaŝino (kun reg- kaj tirŝaftoj)
    302-02 : mandrenujo kun rapidumilo
    302-03 : ŝaltobrako de la redukta transmisiilo
    302-04 : ŝaltobrako por normalaj kaj krutaj ŝraŭbopaŝoj
    302-05 : reguligo de tornorapido
    302-06 : ŝaltobrako de la regŝaft- inversiga transmisiilo
    302-07 : ŝanĝradujo
    302-08 : kesto de antaŭenmova transmisiilo (Norton- transmisiilo, Norton-kesto)
    302-09 : alĝustiga brako por antaŭenmovo kaj ŝraŭbopaŝo
    302-10 : ŝaltobrako de antaŭenmova transmisiilo
    302-11 : ŝaltobrako de dekstra aŭ maldekstra rotacio de la mandreno
    302-12 : maŝinpiedo
    302-13 : manrado por formovo de la laŭlonga sledo
    302-14 : ŝaltobrako por direktoŝanĝo de la antaŭenmova aparato
    302-15 : antaŭenmova ŝafto
    302-16 : sledskatolo
    302-17 : ŝaltobrako por laŭlonga kaj kvera antaŭenmovo
    302-18 : sekuriga vermoŝraŭbo
    302-19 : ŝaltobrako de la kuploŝraŭbingo de la regŝafto
    302-20 : mandreno (laborŝafto)
    302-21 : tornilfiksilo
    302-22 : supra (laŭlonga) sledo
    302-23 : kversledo
    302-24 : suba (baza) sledo
    302-25 : aldukto de malvarmigenzo aŭ malvarmiga likvo
    302-26 : kontraŭpinto, prempinto
    302-27 : kontraŭpinta mufo
    302-28 : mufofiksa brako
    302-29 : pintobloko, rajdbloko
    302-30 : mufalĝustiga rado
    302-31 : glitbenko
    302-32 : regŝafto
    302-33 : tirŝafto
    302-34 : inversiga kaj ŝaltoŝafto
    302-35 : kvarmakzela ĉuko
    302-36 : ĉukmakzelo
    302-37 : trimakzela ĉuko
    302-38 : revolvera tornomaŝino
    302-39 : kversledo
    302-40 : revolverkapo
    302-41 : plurila fiksilo
    302-42 : laŭlonga sledo
    302-43 : turnokruco
    302-44 : kolektujo por splitoj kaj malvarmigenzo
    302-45 -53 : torniloj
    302-45 : torniltigo por turneblaj ĉizoplatoj
    302-46 : durmetala aŭ oksidceramika ĉizoplato (pinĉita)
    302-47 : formoj de oksidceramikaj ĉizoplatoj
    302-48 -50 : torniloj kun durmetala tranĉeĝo
    302-49 : torniltigo
    302-50 : allutita durmetala plato (durmetala tranĉeĝo)
    302-51 : kavotornilo
    302-52 : angultiga tornilo
    302-53 : entranĉa tornilo
    302-54 : fingra kunturnilo
    302-55 : ringa kunturnilo
    302-56 -73 : mezuriloj
    302-56 : cilindra limkalibrilo
    302-57 : preskribita mezuro
    302-58 : fuŝaĵmezuro
    302-59 : duforka limkalibrilo
    302-60 : akcepta flanko
    302-61 : rifuza flanko
    302-62 : arka mikromezurilo
    302-63 : mezurskalo
    302-64 : verniera tamburo
    302-65 : arko
    302-66 : tuŝfingro
    302-67 : ŝovkalibrilo aŭ ŝovmezurilo
    302-68 : profundmezura palpilo
    302-69 : verniero
    302-70 : ekstera kalibrilo
    302-71 : interna kalibrilo
    302-72 : ŝova profundmezurilo

    303 : Ilmaŝinoj II


    303-01 : universala rondŝlifmaŝino
    303-02 : mandrenujo
    303-03 : ŝlifosledo
    303-04 : ŝlifodisko
    303-05 : pintobloko, rajdbloko
    303-06 : maŝinbenko
    303-07 : maŝintablo
    303-08 : dufosta longrabota maŝino
    303-09 : motoro (kontinukurenta reguliga motoro)
    303-10 : maŝinfostoj
    303-11 : rabototablo
    303-12 : kvertrabo
    303-14 : frama segmaŝino
    303-14 : ilsledo
    303-15 : pecofiksilo
    303-16 : segoklingo
    303-17 : frama segilo
    303-18 : ĝirbraka bormaŝino
    303-19 : bazoplato
    303-20 : pecofiksa tablo
    303-21 : maŝinfosto
    303-22 : levmotoro
    303-23 : borŝafto
    303-24 : ĝirbrako
    303-25 : universala frezmaŝino
    303-26 : frezotablo
    303-27 : tablomova mekanismo
    303-28 : rivoluregula ŝaltobrako de la ŝafto
    303-29 : ŝaltokesto
    303-30 : vertikala frezoŝafto
    303-31 : vertikala ŝaftujo
    303-32 : horizontala frezoŝafto
    303-33 : antaŭa lagro stabiliganta la horizontalan frezoŝafton
    303-34 : ŝraŭbiniga maŝino
    303-35 : ses-aksa roboto kun vertikale klinebla brako
    303-36 : sokloplato
    303-37 : unua ĉefakso
    303-38 : dua ĉefakso
    303-39 : tria ĉefakso
    303-40 : unua brakakso
    303-41 : dua brakakso
    303-42 : tria brakakso
    303-43 : konekta flanĝo por prenilo aŭ ilo
    303-44 : enmeta roboto
    303-45 : aksmova unuo
    303-46 : movunuo integrita en la artiko
    303-47 : klinarma roboto
    303-48 : turna kaj ĝira movunuo
    303-49 : movunuo integrita en la artiko
    303-50 : elŝanĝeblaj braklongigoj
    303-51 : prenilo
    303-52 : ponta roboto
    303-53 : horizontala akso
    303-54 : ĝira akso
    303-55 : ĝirbrako
    303-56 : prenilo

    Iel rilatitaj:

    -ator -il agrikulturx agx armilx asemblx aviadx aŭtomacix aŭtomatx bagrx balistx brux buldozx ciklotronx daktilografx fabrikx farx fizikx kampx kulturx laborx lingvx materialx motorx organx pensx rapidx reĝimx riparx skribx sortx tajpx teatrx teknikx tex vaporx ĝardenx