lokalizi

lokaliz/i (tr) (Z)

Determini la ĝustan lokon, kie io estas aŭ estis lokita: lokalizi tumoron, fremdan korpon en la intesto; lokalizi la fonton de epidemio; lokalizi submarŝipon per la sono.
limigi.
  • cerebra lokalizo
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Determino, sur la kortekso de ĉiu hemisfero, de la regionoj respondaj al difinita sensiveco de la haŭto kaj sensorganoj, aŭ al difinita movkapablo de iu korpoparto ktp: cerebraj lokalizaĵoj (la tiel determinitaj regionoj).
  • eĥolokalizi
    [TEKNIKOJ] [ZOOLOGIO] Elsendi (ultra)sonojn kaj lokalizi objekton (ekz. obstaklon, predon) per ricevo de iliaj eĥoj: eĥolokalizo grave rolas ĉe delfenoj kaj vespertoj.
  • eĥolokalizilo
    [TEKNIKOJ] [ZOOLOGIO] Aparato aŭ aro de organoj por eĥolokalizi.
    radaro, eĥosondilo.

    Iel rilatitaj:

    birx