liriko

lirik/o (1)

  1. [HISTORIO] Poezio, kiun oni kantis kun akompano de liro ¹.
  1. Poezio, kiu esprimas la proprajn sentojn kaj emociojn de la poeto.
  • lirika
    1. Rilata al liriko 1.
    1. [SPEKTAKLO] [MUZIKO] Destinita por sursceneja kantado: lirika dramo, komedio.
      opero, opereto.
    1. Rilata al liriko 2: lirika poemo, strofo.
  • lirikismo
    1. [BELETRO] La lirika ĝenro, celanta komuniki per bildoj kaj ritmo la intimaĵojn de la koro.
    1. (f) Pasia, poezia maniero de sentado: burĝo tute senigita je lirikismo.
  • lirikisto
    Poeto praktikanta la lirikismon 1.
  • lirikulo
    Persono plena de lirikismo 2: kiam oni estas juna, oni estas lirikulo (Z).

    Iel rilatitaj:

    Anakreonx Arionx aedx poetx