lineo

line/o

  1. Mezurunuo de longo, 1/12 de colo aŭ 2,256 mm.
  1. [ŜIPOJ] Maldika ŝnuro tre zorge elfarita: lineo por sondado.
  1. [ELEKTRO] Konduktiloj, uzataj por porti elektran energion laŭ fiksita vojo: unuopa (ĉe kiu la tero servas kiel returna konduktilo), duopa lineo (kun du konduktiloj); lineo de konsumanto (branĉo de distribua lineo, iranta al la instalaĵo de konsumanto).
    drato, kablo.
  1. Dudrata, tridrata, kvardrata... lineo: lineo el du, tri, kvar... dratoj; granddistanca telefonlineo el dudrataj lineoj inter amplifaj stacioj.
  • granddistanca lineo
    Telefonlineo por publika trafiko je granda distanco, ekz. por interurba telefonio.
  • plurstacia lineo
    Lineo, al kiu du aŭ pluraj stacioj de abonantoj estas konektitaj.
    asocia stacio.
  • konduktolinearo = reto de lineoj.
  • kontaktolineo
    Elektra supertera lineo (nuda drato) por provizi kurenton al trakveturilo aŭ trolebuso per kurentodeprenilo.
  • transsenda lineo
    (pp la provizo de elektro) Lineo, plej ofte alttensia, servanta por la transsendo de elektra energio el generatora stacio aŭ substacio al aliaj stacioj aŭ substacioj.
  • Line/o
    Sveda botanikisto (C. von Linné, 1707-1778), aŭtoro de klasifiko de la plantoj, de la dunoma nomenklaturo kaj priskribinto de dekmiloj da specioj.

    linex


    Eble rilatitaj:

    -ar, elektrx,