licenco
licenc/o (8)
- [JURO] Permeso, donita de registaro plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi difinitan varon ktp): licenco pri tabak- aŭ alkohol-vendado, pri eksportado de armiloj; radioamatora licenco (sendpermeso).
koncesio.
- [KOMERCO] Permeso ekspluati patenton, produkti difinitajn varojn aŭ plenumi alian agadon, pri kiu la licencdonanto posedas ekskluzivajn rajtojn: licenco pri uzado de registrita varnomo.
patento.
- [BELETRO] Escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo.
stumblo.
licenci (tr)
Permesi per licenco: nelicenciita vendado.
Iel rilatitaj:
aŭtomobilx