lepro

*lepr/o

[MEDICINO] Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen (Mycobacterium leprae) kaj karakterizata jen de haŭtaj aŭ mukozaj nodetoj, jen de makula erupcio, jen de diversaj nervaj perturboj kun atrofio kaj gangreno: de la Mezepoko lepro praktike plu ne ekzistas en Eŭropo; ĝi ankoraŭ troviĝas en Azio, Sud-Ameriko kaj Egiptujo.
  • leprejo
    Hospitalo por lepruloj.

    Iel rilatitaj: