laiko

laik/o (3)

  1. Homo, kiu ne apartenas al pastraro aŭ monaĥaro.
    kleriko, profano.
  1. (f) Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, nespecialisto: laiko en lingvistiko.
    diletanto.
  • laika
    1. Havanta karakteron de laiko 1: laika instruisto; laika frato, fratino (helpant(in)o de monaĥ(in)ejo); (pli precize, pp ŝtataj institucioj, opinioj pri la publika vivo ks) neŭtrala pri religio, sendependa de iu ajn religia instanco, rifuzanta klerikalajn influojn: laika lernejo; laikaj asocioj.
    1. Karakterizanta laikon 2: tute laika atako de la problemo.
  • laikeco
    Karaktero de io laika 1: la laikeco de la instrusistemo; la laikeco de la franca ŝtato.

    Iel rilatitaj:

    civilx