laguno

lagun/o (2)

  1. Apudborda malmulte profunda lageto, formita de maro, disde kiu ĝin apartigas sablaj amasoj: la laguno de Dancigo, Venecio.
  1. En atolo, etendaĵo da akvo, ĉirkaŭita de koralrifoj.
  • lagunado
    [EKOLOGIO] Verŝado de kloakakvo en malprofundan artan lageton, en kiu kreskas vegetaĵaro, cele al purigo de la ellasaĵoj fare de la tiea biocenozo. [VIDU] kloakpuriga.
  • lagunejo
    Lageto de lagunado.
  • sallaguno
    Arta laguna loko, konsistanta el malprofundaj basenoj (salbasenoj) kaj kanaloj, en kiu oni produktas salon per regata elvaporiĝo de marakvo.
    salejo.

    Iel rilatitaj:

    atolx