lagro

lagr/o

[TEKNIKOJ] Maŝina peco, kiu portas akson, ebligante kaj gvidante ĝian rotacian moviĝon.
aksingo, buteo, kusineto, ringo.
  • eĝolagro
    Lagro, kies kontakto estas farata nur per mallarĝa surfaco.
  • glitlagro
    Lagro, en kiu rotacio efektiviĝas per glito.
  • globlagro
    Rullagro kun globformaj rulpecoj.
  • nadlolagro
    Rullagro kun nadloformaj rulpecoj.
  • piedlagro
    Butea lagro, bazo de vertikala pivoto.
  • rullagro
    Lagro en kiu la rotacion faciligas ŝtalaj diversformaj rulpecoj, ruliĝantaj laŭ rulujo, aŭ arigitaj en ringo.

    lagro


    Iel rilatitaj:

    biciklx