laŭta

*laŭt/a

  1. Tia, ke ĝi estas aŭdebla malproksime aŭ super aliaj bruoj: laŭta voĉo (Z), krio, sono, rido, ĝojo; ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta (Z).
  1. (f) Emfaza, grandefekta: laŭtaj frazoj (Z); sub influo de laŭtaj reklamoj (Z); laŭta falo (de Volapük); nur se la 'Akademio' (kia laŭta nomo!) ĉesos [...] (Z).
    sonora.
  • laŭte
    En laŭta maniero: famo laŭte krias, ĉiuj ekscias (Z); barelo malplena sonas plej laŭte (Z); heroldo laŭte proklamis (X); Dio! ŝi ekkriis preskaŭ laŭte (Z); laŭte legi.
  • laŭtega
    Tre forte aŭdebla: ĉi tie precipe la printempo estas laŭtega, plena je bruo de la riveroj (B); la reĝo laŭtege ekkriis (X).
  • laŭtigi
    Fari ion laŭta: laŭtigu potence vian voĉon (X); ĉiam pli laŭtiĝante, bruo plenigis la aeron (Z).
  • mallaŭta
    Malfacile, apenaŭ aŭdebla: li prelegis per tia mallaŭta voĉo, ke [...] .
  • mallaŭte
    En mallaŭta maniero: mi respondas al li mallaŭte en la orelon (Z); mallaŭte flustri (Z), interparoli (Z), veni (Z), trapasi (Z); ŝi mallaŭte malriglis la pordon (Z).
  • mallaŭtigi
    Fari ion mallaŭta: mallaŭtigi la voĉon (Z). [VIDU] dampi.
  • mallaŭtiĝi
    Iĝi mallaŭta: lia voĉo mallaŭtiĝis (Z).

    laŭta


    aŭdebla. boji : fari la laŭtan sonon, kiun faras hundo. bruo. efekta. emfaza. fadeneto de voĉo (mallaŭta). flustri : mallaŭte paroli (por ke ne ĉiuj aŭdu). forta. ĝemo. intensa. Kanti laŭte, duonvoĉe, el la tuta gorĝo. krii : tre forte, tre laŭte, tre akre diri aŭ voki. La laŭtega muziko. laŭtakcento. laŭte kaj forte. laŭtigi la voĉon. laŭtparolilo. Mallaŭta (softa). rido. sono. voki : venigi iun per (laŭta) diro; tiri ies atenton per (laŭta) diro; telefoni al iu. voĉo.
    aŭdi. aŭskulti. brui. bruo. fonetiko. forta. krii. muziko. paroli. pli. ridi. sono. voĉo. voki.

    Iel rilatitaj:

    altx aŭdx aŭskultx brux fonetikx fortx krix muzikx parolx pli ridx sonx vokx voĉx