laŭdi

*laŭd/i (tr)

Esprimi aprobon, favoran opinion pri iu aŭ io: oni laŭdas homon laŭ lia saĝo (X); aktoroj, kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte (Z); mi estas ja patro, kaj mi ne devas laŭdi (Z) (la filon); kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas (Z); ĉiu vulpo sian voston laŭdas (Z); laŭdu la maron, sed restu sur tero (Z); laŭdu tagon nur vespere (Z); ili laŭdadis la bonan malnovan tempon (Z); ŝia edzo ŝin laŭdegas (X).
flati, glori.
  • laŭdo
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu laŭdas: laŭdo de iu al iu pri io; ne estis por li pli granda laŭdo; malfidu la laŭdojn; funebra laŭdo de mortinto; laŭda poemo.
    apologio, panegiro. [VIDU] ĉielo.
  • *laŭdinda
    Tia, kia meritas laŭdon: laŭdinda modesteco (B); efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo! (Z).
  • mallaŭdi
    Esprimi malaproban, malfavoran opinion: kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas (Z); li havos por mallaŭdi nur sin mem!; kiel mallaŭdi lian fervoron?
    insulti, kritiki, riproĉi.
  • mallaŭdo
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu mallaŭdas: multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo (Z); ĵeti mallaŭdon sur iun; mi ricevis mallaŭdon (Z); la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro (Z); mallaŭda epiteto, opinio.
  • mallaŭdinda
    Tia, kia meritas mallaŭdon: li estas pli kompatinda, ol mallaŭdinda.
  • matenlaŭdo
    [KRISTANISMO] Horo 6, preĝata ĉiumatene de la klerikoj.
  • memlaŭdo
    Laŭdado de si mem.
    fanfaronado.

    laŭdi

    Esprimoj:

    Oni laŭdas homon laŭ lia saĝoXAktoroj, kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forteZ6Mi estas ja patro, kaj mi ne devas laŭdiZ (la filon)
    Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdasZ
    Ĉiu vulpo sian voston laŭdasZ
    Laŭdu la maron, sed restu sur teroZ
    Laŭdu tagon nur vespereZ.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    laŭdinda, laŭdo, mallaŭdi, mallaŭdinda, mallaŭdo, matenlaŭdo, memlaŭdo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Esprimi aproban, favoran opinion pri meritoj, kvalitoj de iu aŭ io
    flati
    glori apologio
    panegiro
    fanfaronado

    Rilatitaj vortoj:

    insulti, riproĉi, kritiki

    Iel rilatitaj:

    admonx apologix apoteozx aprobx fanfaronx favorx flatx glorx insultx kondamnx kritikx kvalitx matenx meritx panegirx preĝx riproĉx