kuglo

*kugl/o

Peco el malmola metalo, kun sfera aŭ konusa formo, kiun pafas la porteblaj pafiloj: tiam miloj da kugloj flugas al sia celo (Z); fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre (Z); unu kuglo frakasis al li la dekstran manon (Z); sub la fajfado de kugloj (Z); fajrostreka kuglo.
  • kuglego
    Granda ronda kuglo, per kiu oni iam ŝargis la kanonojn.
  • kugletaĵo
    Malgrandaj rondaj kugloj, uzataj en la ĉaso de grandaj bestoj.
  • kuglingo
    Parto de kartoĉo, konsistanta el cilindra metala ujeto, kiu entenas pulvon kaj en kiu alĝustiĝas la kuglo.
    prajmo.
  • senkugle
    Per nura pulvo kaj paperŝtopilo: pafi senkugle.
    blanka.
  • spurkuglo
    Fajrostreka kuglo.

    kuglo


    Iel rilatitaj: