kruĉo

*kruĉ/o

Vazo por likvoj, kun larĝa ventro, tenilo kaj verŝilo: ŝi lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon (Z); longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas (Z) (kiu tro ofte sin elmetas al danĝero, fine subfalas); akvokruĉo, kafkruĉo (Z), olekruĉo, varmokruĉo (por varmigi la littukojn); vinkruĉeto.
benzinujo, ladbotelo.
  • bierkruĉo
    Vitra aŭ argila bierglaso kun anso, foje kun metala kovrilo, kutime unu- aŭ duon-litra.
  • *tekruĉo
    Kruĉeto, en kiu oni preparas teon.

    kruĉx


    Iel rilatitaj:

    kuirx potx tex